Bahaismo Kaj Esperanto

2,00

BAHAISMO KAJ ESPERANTO

La Bahaa Religio kaj ĝiaj rilatoj al Esperanto

  • Esperantistoj kaj bahaanoj – rilatoj multfacetaj
  • Bahaa Esperanto-Ligo
  • La bahaaj skriboj pri la principo de internacia helpa lingvo
  • Enkonduki internacian lingvon:
    Propono de Bahaa Internacia Komunumo

“La Tero estas nur unu lando kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.”
Bahá’u’lláh

La Bahaa Kredo estas monda religio fondita meze de la deknaŭa jarcento de Bahá‘u‘lláh, kiun liaj adeptoj, la bahaanoj, kredas esti la Promesito de ĉiuj epokoj. La kerna celo de Bahaismo estas la unueco de la tuta homaro, la kreo de tutmonda socio surbaze de unueco en diverseco. Bahá‘u‘lláh diras: «Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala religio, unu komuna Kredo.»

Ja ĉiuj Kredoj kaj la tradicioj de preskaŭ ĉiuj popoloj promesas estontecon en kiu paco kaj harmonio regos surtere kaj la homaro vivos en prospero. Tiu promesita epoko, tiel kredas bahaanoj, kun la veno de Bahá‘u‘lláh komenciĝis kaj ke estas liaj instruoj kiuj ebligas al la homaro konstrui tiun novan mondon.

___

Magazin

210x 297 mm

Content: 20 pages

Vorrätig

Beschreibung

Unu el la principaj instruoj de Bahá’u’lláh koncernas la enkondukon de universala lingvo:

«La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon… Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ dediĉas sin al la servo al la tuta homaro… Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La Tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.»

En la 21-a jarcento la homaro staras antaŭ la nepra bezono trovi unuecan vizion pri la rolo de la unuopulo kaj la pluevoluigo de la socio. Laŭ Bahá’u’lláh estas la rea interveno de Diosenditoj kiaj estas Abrahamo, Kriŝno, Moseo, Budho, Jesuo kaj Mahometo, kio donas la direkton al la civilizacia procezo, al la formiĝo kaj prospero de kulturo. Tra ilia gvidado la homo kapablas malkovri kaj disvolvi siajn latentajn moralajn kaj spiritajn kapablojn kaj starigi la necesajn regulojn kaj instituciojn por funkcianta socio.

La homaro tiun eternan evoluoprocezon dume nur tre nebule komprenas kaj pasintece, anstataŭ vidi la religiajn revelaciojn kiel unu grandan komunan spiritan heredaĵon, konstruis ĉirkaŭ la unuopaj revelacioj proprajn ekleziajn kaj teologiajn sistemojn, kiuj tro ofte inter si konfliktas
kaj baras la vojon al ekvido de la granda fona intenco kaj komuna vizio.

Kun la apero de Bahá’u’lláh por la homaro ĝermas nova spirita printempo. Li komparis la evoluon de la homaro kun tiu de individuo kaj klarigis ke same kiel tiu sinsekve trairas la stadiojn de bebeco, infanceco, junuleco kaj matureco tiel faras ankaŭ la homaro, kiu nune eniras
sian maturecon kaj unuafoje kapablas vidi kaj kompreni la tutan panoramon de sia ĝisnuna evoluo kiel unusolan procezon.

La defio de la matureco estas akcepti la responson, liberiĝi de la limigoj de la pasinteco kaj bonvenigi la unuiĝon de la tuta homaro en unu granda tutmonda socio. La universala revelacio de Dio efektiviĝinta en la personeco de Bahá’u’lláh liveras la spiritan forton kaj la instruojn kaj principojn por tiun grandiozan vizion efektivigi.

___

Magazin

210x 297 mm

Content: 20 pages

Bewertungen

Es gibt noch keine Bewertungen.

Nur angemeldete Kunden, die dieses Produkt gekauft haben, dürfen eine Bewertung abgeben.

css.php